Forpasis S-ro Ulpiano Villanueva . Prezidanto de Perua Esperanto Asocio

Ulpiano Villanueva (1917 – 2010)

Forpasis la 12-an de Decembro 2010 en Lima, Peruo,

S-ro Villanueva estis prezidanto de la Perua Esperanto-Asocio, li esperantigxis en la jaro 1955 kaj de tiam komencis sia esperanta vivo partopreninte en la esperanta agado. En la jaro 1976 la “Liga Peruana de Esperantistas” kaj la “Círculo Peruano Esperantista” kunigxis en la nuna “Asociación Peruana de Esperanto” kaj s-ro Villanueva estis elektita kiel sia prezidanto.

Dum la komenco de sia esperanta vivo estis redaktoro de la bulteno “Andaj Ondoj” . Li dedicxis 55jarojn gxis la fino de sia vivo al instruado kaj disvastigo de nia kara lingvo. La plimulto el ni, nunaj peruaj esperantistoj estis lernigitaj de li.

Partoprenis en plurajn Universalan Kongresojn, sia lasta estis en Fortaleza, Brazilio kien sukcese alvenis post aventura vojagxo (ne kutime inda por plenagxuloj…) tra la rivero Amazonas. Li konsideris tiun okazajxon kiel unu el la plej elstaraj travivajxoj.

Dum siaj lastaj jaroj li formis grupon de junaj esperantistoj en la urbo Arequipa (1000km sude el Lima). Pluraj el tiuj junuloj vojagxis al Lima por cxeesti sian funebran diservon