Prelego pri Esperanto ĉe katolika universitato

Je la 4-a de novembro en la Fakultato pri "Letras y Ciencias Humanas-PUCP (Literoj kaj homaraj sciencoj-Pontifika universitato el Peruo) okazis scienca prelego de Luís Miguel Rojas Berscia pri la temo: "El Esperanto, la lengua auxiliar de comunicación internacional"" (Esperanto, helplingvo por la internacia komunikado). La prelegon aŭskultis ĉirkaŭ 50 studentoj de la universitato. Dum la prelego Luís Miguel parolis pri plej diversaj punktoj, kiel ekzemple la historio de Esperanto en Peruo, persekutoj, la strukturo kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Dankon al Luís Miguel Rojas Berscia pro lia iniciato.

Filmeton pri la prelego vi povas vidi ĉe Youtube: